Vizitu Forumon

EU profunde falis en ŝuldkrizon en 2012

(GMT+08:00) 2012-12-27 18:51:34     Redaktoro:esperanto

En 2012 la eŭropa krizo de suverena ŝuldo jam eniris la trian jaron. En tiu ĉi jaro multaj landoj falis en la krizon. Popolamasoj estas plenaj de angoro kaj kolero. Por preventi pluan malboniĝon de la krizo, EU lanĉis serion da reformoj en komenco de ĉi tiu jaro kaj difinis la mapon por restarigi la ekonomian kaj monan union en la jarfino . Tamen estas ankoraŭ nekonate, kiam aperos efiko de la reformoj. Nun bonvole aŭskultu raporton pri la ŝuldkrizo de EU.

Grekio estas la naskiĝloko kaj la serioza sufero de la ŝuldkrizo en Eŭropo, por akiri la helpon de internaciaj insititucioj, ĝia registaro senĉese elmetis striktigan politikon, kiu kaŭzis malbonan vivtenon de popolanoj. Julie la eŭropa ŝuldkrizo direktiĝas al pli malbona stato. La deklaro de Internacia Mona Fonduso ne menciis novan monhelpon al Grekio kaj pro tio, oni konvinkiĝas, ke IMF aludis la eblecon forlasi Grekion. Krome, profitprocento de la 10-jara obligacio de Hispanio trafis 7.5 procentojn, kiu estas la plej alto depost establo de la eŭro-zono. Tiaokaze biloborsoj tra la mondo suferis de la "nigra lundo". Malleviĝis nafta prezo, senbride altiĝis profitprocento de la long-perioda eŭro-obligacio, malsupreniris ĉefaj fremdvalutaj prezoj, kaj la internacia nivelo-taksa institucio Moody malaltigis la germanan suverenan kredito-nivelon "AAA" de "stabilo" ĝis "nagativo". En aprilo iu 77-jara emerita maljunulo pafis sin mem antaŭ la Parlamenta Konstruaĵo, kio vokis fortan reagon en Grekio kaj eksterlande.

"Mi perdis mian laboron, mi havas du knabojn, nun nur mia edzo laboras kun malaltigita salajron kaj ni devas repagi la prunton. La helpa prunto estas nur por la ŝtato, mi ne scias, kiam alvenos ekonomia kresko promesita de la registaro, ĉu ĝi alvenos aŭ tute ne? Ili ĉiam parolis pri kresko, sed mi neniam vidis. Mi jam serĉas laboron por du jaroj, sed ankoraŭ ne trovis ion. "

En tiu ĉi jaro, eŭropaj gvidantoj estas pri konstante menciis la vorton "kresko", precipe en diroj de la gvidantoj oni ĝin facile trovis. Ekzemple, Mario Draghi, direktoro de la Eŭropa Centra Banko, kiu ĉiam porpledas solvi ŝuldkrizon per financaj striktigo kaj disciplinoj, iom frue diris, ke Eŭropa devas promulgi "kreskan pakton" post kiam ĝi ellasis "financan pakton"; Herman Van Rompuy, konstanta prezidanto de la Eŭropa Konsilio, substrekis ankaŭ, ke per nur financa striktigo Eŭropa ne povas eliri el la ŝuldkrizo, kaj tiel avancigi kreskon estas "la plej ŝlosila afero" nuntempe. Tio montras, ke Eŭropo komencis alfronti novan voĉon post sia pli ol 2-jara implikiĝo en la ŝuldkrizo, t.e. ke Eŭropo postulas sin transformi kiel eble plej frue de "kriza modelo" al "kreska modelo".

En la jaro ne nur Grekio suferis malĝojon, sed ankaŭ multaj grandaj ekonomioj de EU. Komence de la jaro la profito de 10-jara ŝtata obligacio de Italio superis 7%, ĝis fino de la tria trimestro la publika ŝuldo de Hispanio atingis 817 miliardojn da eŭroj kaj la ĉefaj internaciaj kredit-taksaj institucioj malaltigis la kredit-nivelon de Francio kaj aliaj 8 landoj de la eŭrozono. Ankaŭ Olli Rehn, vicprezidanto de la Komisiono de EU kaj komitatano respondeca pri ekonomiaj kaj monaj aferoj, diris, ke se oni ne komencos financan fortigon, la eŭrozono vizaĝas disfalan riskon.

"Ni bezonas ne nur starigon de vera stabileca kulturo en eŭrozono kaj ĝiaj membraj landoj, sed ankaŭ altigon de akordiga povo por efike plenumi la financo-stabiligan politikon kaj malaltigi la kreditan koston de la membrolandoj."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto