|
||||||
|
|
||
La 20an de aprilo la 13a armeogrupo de la milita regiono Chengdu sendis pli ol 2 000 soldatojn, 180 veturilojn kaj 4 helikopterojn al la gubernio Lushan, trafita de la 7-magnituda tertremo, por urĝa savado.
Matene je la 9a horo akceptinte la taskon, la armeogrupo tuj komencis la reagon de urĝa savado. Tagmeze je la 11a horo 110 soldatoj de inĝeniera regimento ekiris kunportante viv-sondajn aparatojn kaj aliajn ekipaĵojn.
| © China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |