Matene de la 20a de aprilo je 2 minutoj post la 8a horo 7-magnituda tertremo trafis la gubernion Lushan de la urbo Ya`an, Sichuan-provinco. Rusa prezidento Vladimir Putin sendis kondolencan mesaĝon al ĉina prezidanto Xi Jinping. Mediatoj de Japanio, Sud-Koreio, Singapuro, Pakistano kaj Kazaĥio raportis pri la tertremo.
Putin diris en sia mesaĝo, ke la 7-magnituda tertremo rezultigis morton kaj vundiĝon de granda nombro da homoj en Ya`an, Sichuan-provinco, kaj li esprimas simpation al ĉina prezidanto Xi Jinping. Li diris, ke Rusio estas preta doni subtenon kaj helpon al Ĉinio en batalo kontraŭ la katastrofo.