
Vespere de la 20a de aprilo, Li Keqing, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉefministro, prezidis kunvenon en la gubernio Lushan, kiun atakis tertremo, por aranĝi laboron kontraŭ la tertremo. Li Kiqiang emfazis en la kunveno, ke la unua tasko estas savi homojn. Li postulis mobilizi kapablajn fortojn por en la unua tempo sukuri vunditojn, ĝustatempe transloki gravajn suferintojn, kaj laŭeble redukti mort- kaj vundiĝ-kvanton.
<< 1 2 3 4 5 >>