|
||||||
|
|
||
Laŭ konigo de la akordiga gvidgrupo de la ĉina Ŝtata Tertrema Administracio en Lushan, nun jam atingis la gubernion Lushan la Nacia Sava Teamo kontraŭ Katastrofo, konsistanta el 150 profesiaj savistoj, 39 kuracistoj kaj 21 specialistoj pri tertremo, kaj ili jam estas dividitaj al 5 savaj grupoj por respektive iri al trafitaj regionoj.
Laŭ konigo, la gubernio Baoxing ankoraŭ estas sola insulo. Je la 15a horo unu grupo de la sava teamo jam eniris la gubernion per helikoptero kun armitaj policanoj.
| © China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |