Vizitu Forumon

Manĝmoro de ĉinaj naciminoritatoj

(GMT+08:00) 2013-05-28 15:42:24     Redaktoro:Xu Yunying
Ĉinio estas lando kun multaj nacioj. Krom la hana nacieco, estas ankoraŭ 55 naciminoritatoj. Kvankam ili vivas en granda familio, tamen pro dicersaj kialoj, historio, socio, kulturo, geografio kaj religio, ili havas diversajn manĝmorojn. Ekzemple, tiuj naciminoritatoj, kiuj sin okupas pri paŝtado, kutimas manĝi bovojn, ŝafaĵon, laktaĵon kaj brikteon. Tiuj, kiuj sin okupas pri agrikulturado kaj vivas en la suda parto de Ĉinio, ŝatas manĝi farunaĵojn, sekalon, maizon, terpomon kaj aliajn. Tiuj naciminoritatoj, kiuj loĝas en frostaj regionoj, ŝatas manĝi askalonon kaj ajlon, dum tiuj, kiuj loĝas en regionoj malsekaj kaj nebulozaj, preferas acidajn kaj pikajn manĝaĵojn.

Iuj naciminoritatoj ŝatas manĝi sovaĝajn birdetojn kaj bestetojn aŭ hundaĵon kaj kotaĵon. Tio strikte rilatas kun iliaj lokaj natura medio kaj naturaj kondiĉoj.

Ankaŭ la religia kredo iamaniere influas la manĝmorojn de la ĉina naciminoritatoj. Ekzemple la ĉinaj hui-oj, vjguroj, kazaĥoj, uzbekoj, taĝikoj, tataroj, dongsjang-oj kaj aliaj sume 10 naciminoritatoj tabuas la manĝadon de porkaĵo, ĉar ili kredas je Islamo. La tibetanoj tabuas la manĝadon de fiŝoj pro lamaismo.

En la nuna tempo, pro drasta progreso trafika, informa kaj sciencteknika, pli kaj pli multiĝas la kontaktoj inter diversaj naciecoj, sekve pli kaj pli dientiĝas iliaj manĝmoroj kaj kutimoj. Ekzemple, la ĉinaj manĉuroj siatempe havis siajn proprajn lingvon kaj skribo, kaj ankaŭ siajn apartajn manĝmorojn. Sed post kiam ili fondis la dinastion Qing kaj kunvivis kune kun la hanoj, ili iom post iom forlasis siajn proprajn morojn kaj kutimojn. Nun ili havas preskaŭ tute samajn manĝmorojn kun la hanoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto