Frumatene en la 22a de julio la rezulto de la 23a japana senata elektado publikiĝis. La japana reganta alianco, nome la Liberala Demokratia Partio de Japanio kaj New Komeito, venkis en la elektado. La du partioj okupas pli ol duonon de ĉiuj sidlokoj en la Senato. La rezulto finis la situacion de "distorda parlamento", en kiu la reganta kaj opozicia partioj mastris sin respektive en la Ĉambro de Deputitoj kaj en Senato.
La rezulto de la elektado montras, ke la Liberala Demokratia Partio de Japanio kaj New Komeito gajnis respektive 65 sidlokojn kaj 11, kaj plus 59 nerenovigitaj, la du partioj havigas al si 135 sidlokojn. La nombro jam superas la duonon de 242 sidlokoj en la Senato. Dum la plej granda opozicia partio, Demokratia Partio de Japanio, akiris nur 17 sidojn. La tutaj sidlokoj de la Demokratia Partio de Japanio reduktiĝis de 86 sidlokoj ĝis 59.