Vizitu Forumon

Xi Jinping vizitos Centran Azion

(GMT+08:00) 2013-08-27 17:19:35     Redaktoro:Ĝoja

La 27-an de aŭgusto en gazetara konferenco, la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj konigis baldaŭan viziton de ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping al 4 mezaziaj landoj kaj lian partoprenon en la 8a pintkonferenco de Grupo 20 (G20) kaj en la 13-a sesio de la konsilio de gvidantoj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo. Koncerna respondeculo de la ministerio diris, ke dum la vizito Xi Jinping eksplikos la eksterlandan politikon de la ĉina nova registaro pri la Centra Azio kaj elmetos novajn proponojn pri kunlaboroj kun mezaziaj landoj. Cetere, la ministerio indikis, ke mankas bazo por intervidiĝo inter gvidantoj ĉina kaj japana dum la pintkonferenco de Grupo 20.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto