Vizitu Forumon

Internacia komunumo esperas, ke Ĉinio faros pli grandan kontribuon al G20 kaj monda ekonomio

(GMT+08:00) 2013-08-29 17:09:19     Redaktoro:Ĝoja

La 5-an kaj la 6-an de septembro en Sankt-Peterburgo de Rusio, okazos la 8-a pintkonferenco de gvidantoj de Grupo 20 (G20). Al la pintkonferenco ĉeestos Xi Jinping, ĉina ŝtata prezidanto. Lastajn tagojn fakuloj de iuj landoj sinsekve indikis, ke Ĉinio vigle agis en kunlaboroj kadre de Grupo 20. Samtempe ili esperas, ke Ĉinio faros pli grandan kontribuon al la monda ekonomio.

Profesoro Horst Löchel de germana Frankfurta Lernejo de Financo kaj Administro diris, ke kiel reprezetanto de leviĝantaj kaj novmerkataj landoj, Ĉinio ludos gravan rolon kiel ponto en la pintkonferenco. Kaj la stabila kreskado de la ĉina ekonomio ludis gravan rolon por rezisti kontraŭ financa krizo kaj reprosperigi la ekonomion.

Profesoro Alejandro Martínez de Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko indikis, ke kiel la monda dua granda ekonomio, Ĉinio alprenis pozitivan kaj respondecan sintenon kadre de Grupo 20. Li atendas, ke en la pintkonferenco Ĉinio ludos plu konstruivan rolon, kunordigi la rilatojn inter evoluintaj kaj evoluantaj landoj kaj stimuli ekvilibran kaj sanan disvolviĝon de la du flankoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto