sabate 12-an de apr  2025 
Vizitu Forumon

Kunlaboro inter Ĉinio kaj mezaziaj landoj prezentas vastajn perspektivojn

(GMT+08:00) 2013-09-02 15:48:14     Redaktoro:Xiong Linping
Litertipo ( Granda | Mezgranda | Malgranda )

De la 3a ĝis la 13a de septembro ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping faros sian ŝtataferan viziton al la mezaziaj landoj: Turkmenio, Kazaĥio, Uzbekio kaj Kirgizio, kaj ĉeestos la 8an pintkonferencon de G20 en Sankt-Peterburgo, Rusio, kaj la 13an sesion de la Ŝtatestra Konsilio de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo en Biŝkeko, Kirgizio.

Tio estas la unuafoja vizito de Xi Jinping al Mezazio. Tial la rilato inter Ĉinio kaj la mezaziaj landoj refoje fariĝis fokuso atentata de la publiko, precipe en ekonomio kaj komerco. Ĉi-foje, dum la vizito, Xi Jinping subskribos gravajn dokumentojn pri nafto, natura gaso, telekomuniko, trafiko kaj aliaj, kaj pluapaŝe plifortigos ekonomiajn kaj komercajn rilatojn inter Ĉinio kaj la mezaziaj landoj.

Komentu            Printu            Fermu
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto