Vizitu Forumon

Xi Jinping vizitos mezaziajn landojn por formi kunlaboran komunumon

(GMT+08:00) 2013-09-02 20:09:36     Redaktoro:Xiong Linping

De la 3a de septembro ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping vizitos la mezaziajn landojn: Turkmenio, Kazaĥio, Uzbekio kaj Kirgizio, kaj ĉeestos al la 8a pintkonferenco de G20 kaj al la 13a sesion de la Ŝtatestra Konsilio de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo.

Dum la vizito Xi Jinping interparolos kun ŝtataj estroj de la 4 landoj kaj faros prelegon en Kazaĥio, sisteme eksplikante la diplomatian politikon de la ĉina nova registaro pri Mezazio. Pekina observanto asertis, ke la vizito de Xi Jinping havas gravan signifon por pliprofundigi la rilatojn inter Ĉinio kaj la mezaziaj landoj, movi praktikan kunlaboron de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, kaj starigi komunumon de longa bono.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto