Vizitu Forumon

Ĉinio subtenas al pintkonferenco de G20 promesi pri interkonsento de Fru-Rikolta Programo

(GMT+08:00) 2013-09-03 14:28:02     Redaktoro:Ĝoja
La 2-an de septembro en sia telefona parolo kun Roberto Azevedo, nova ĝenerala direktoro de Monda Komerca Organizo, Gao Hucheng, ĉina komerca ministro, diris, ke Ĉinio subtenas al gvidantoj ĉeestantaj en la pintkonferenco de Grupo 20 fari klaran promeson por atingi la interkonsenton pri Fru-Rikolta Programo en la 9a ministronivela kunveno de Monda Komerca Organizo kaj ellabori vojmapon por fini la daŭhan intertraktadon.

La daŭha Fru-Rikolta Programo celas plenumi nulan doganon kaj nulan kvoton al produktaĵoj el 48 malplej evoluintaj landoj. Naskiĝis la programo en 2011, kaj poste ĝi akiris subtenon de Ĉinio, Hindio kaj aliaj novaj ekonomioj, sed diversaj membroj de la organizo ne povis atingi unuanimecon.

Gao Hucheng ankaŭ esprimis laŭdon al Roberto Azevedo pro lia ideo por akceli la daŭhan intertraktadon. Li diris, ke kiel antaŭe Ĉinio subtenas laborojn de la organizo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto