Vizitu Forumon

Wang Yi parolis pri la ĉeesto de Xi Jinping al la 8a pintkonferenco de G20

(GMT+08:00) 2013-09-07 14:42:38     Redaktoro:Xiong Linping

De la 5a ĝis la 6a de septembro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping ĉeestis al la 8a sankt-peterburga pintkonferenco de G20. Post la finiĝo de la konferenco, la ĉina eksterafera ministro Wang Yi parolis pri la koncerna stato de la ĉeesto de Xi Jinping al la pintkonferenco.

Wang Yi diris, ke en la nomo de la nova ĉina registaro la prezidanto Xi Jinping faris gravan paroladon en la pintkonferenco. En sia parolado Xi Jinping prezentis serion da novaj ideoj pri kreivo kaj evoluigo, interaga kresko, kaj kunfluiĝo de interesoj, pledis por ke la membroj de G20 estu partneroj, kaj por ke ili havu la koncepton pri komuna sorto. Li alvokis kunlaboron en konkurso kaj kungajnon en kunlaboro.

Kiel gvidanto de la plej granda evoluanta lando, la prezidanto Xi Jinping esprimis sian opinion, ke ne ekzistus komuna disvolviĝo de la monod sen tio, ke vastaj evoluantaj landoj vere sin evoluigus. Estas necese daŭre reformi la sistemon de la internacia financo kaj pliigi reprezentecon kaj parolrajton de la evoluantaj landoj en la mastrumado de la monda ekonomio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto