Vizitu Forumon

Xi Jinping komencis sian viziton al Kirgizio

(GMT+08:00) 2013-09-11 09:03:03     Redaktoro:Xiong Linping

Vespere de la 10a de septembro laŭ la loka tempo la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping atingis la kirgizan ĉefurbon Biŝkeko por komenci sian ŝtataferan viziton al tiu lando kaj ĉeesti al la 13a kunveno de la ŝtatestra konsilio de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, okazonta la 13an de septembro en Biŝkeko.

Dum la vizito Xi Jinping renkontiĝos kun la kirgizaj prezidento Almazbek Atambayev, la prezidanto de la parlamento Asylbek Zheenbekov kaj la ĉefministro Zhantoro Satybaldiyev. Krome, la dulandaj ŝtatestroj subskribos kaj publikigos dokumenton pri fruktoj akiritaj dum la vizito.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto