
Ordinare ĉinoj celebras la Kristnaskan Tagon ne kun siaj gepatroj, sed kun amikoj aŭ amatoj. La festo liveras ŝancon por ke homoj kolektiĝu kaj amuziĝu. Ĉe la sojlo de la festo la vendejoj ofte donas rabaton. Estas tute malsamaj la signifoj de Kristnaska Tago por la ĉinoj kaj por la okcidentanoj. Multaj ĉinoj celebras la feston nur por manĝi bongustaĵojn kaj aĉeti donacojn.
Krom Kristnaska Tago kaj aliaj importitaj festoj ĉinoj celebras ankaŭ festojn inventitajn, ekzemple Unuopula Tago. Iuj surretaj komercistoj elmetis rabatan aktivadon en la nomo de la festo. Multaj unuopuloj ĝuas la feston. Pri la naskiĝo kaj populariĝo de la Unuopula Tago sinjoro Hou veninta el Ŝanhajo diris,
"La Unuopula Tago iagrade estas kialo, ke homoj faras amuzajn aktivadojn kune kun la amikoj. Ne nur fraŭloj, sed ankaŭ fraŭlinoj celebras la tagon por sin liberigi."
1 2 3 4