La 26an de decembro, Shuga Yoshi HiDe, ĉefsekretario de la japana kabineto diris, ke per privata statuso ĉefministro Abe Shinzo vizitis la templon Yasukuni, kie Japanio honoras krimulojn en la Dua Mondmilito. Sed laŭraporte, Abe Shinzo skribis "ĉefministron Abe Shinzo" en gastlibro post la vizito. La internacia komumumo kondamnis la viziton de Abe Shinzo.
La 27an de decembro, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksteraj Aferoj Hua Chunying diris, ke Ĉinio esperas, ke la japanaj gvidantoj estos respondecaj. La proparolanto montris, ke se Japanio plue provokos la internacian justecon, piedpremos la konsciencon de la homaro kaj defios la malsupran linion de rilatoj kun najbaraj landoj, Ĉinio nepre batalos ĝisfunde.