|
||||||
|
|
||
Novaĵoj (Aprilo 2)n140402 |
Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 2a de aprilo merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj, en kiuj vi informiĝos pri tio, ke Xi Jinping finis sian viziton al eŭropaj kvar landoj; Okazos multlanda militekzercado en Ukrainio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.
Marde ĉina prezidanto Xi Jinping veturis el Belgio post oficiala vizito en la lando. De la 22a de marto ĝis la 1a de aprilo, Xi Jinping faris ŝtatan viziton al Nederlando, Francio, Germanio kaj Belgio, ĉeestis al la tria pintkonferenco pri nuklea sekureco en Hago kaj vizitis stabejojn de Unesko kaj Eŭropa Unio.
Tio estas la unuafojo por la prezidanto Xi Jinping viziti Eŭropon post sia enoficiĝo. La vizito altigas nivelon de la rilatoj inter Ĉinio kaj la kvar landoj kaj de tiuj inter Ĉinio kaj EU kaj aldonas novan strategian enhavon al la ampleksa kunlabora partnereco inter Ĉinio kaj EU sub la nuna situacio.
La vizito de Xi Jinping al eŭropaj kvar landoj estas fruktodona kaj alte atentata de la internacia komunumo. Dum la vizito Ĉinio kun tiuj landoj subskribis kunlaborajn interkonsentojn en pluraj kampoj.
Tiutage Xi Jinping prelegis en Eŭropa Kolegio en Bruĝo, Belgio, asertante, ke aparta kultura tradicio, unika historia sorto kaj specialaj naciaj kondiĉoj destinis, ke Ĉinio nepre devas preni la vojon konforman al ĝiaj karakterizaĵoj.
Li atentigis, ke por antaŭenigi la rilatojn inter si Ĉinio kaj EU devas akceli reciprokan komprenon kaj kune starigi la pontojn de paco, kresko, reformado kaj civilizacio; ĉi-foje li vizitas Eŭropon ĝuste por starigi la ponton de amikeco kaj kunlaboro kune kun eŭropaj amikoj.
Matene de tiu tago en la akompano de belga reĝo Philippe Leopold kaj lia edzino Mathilde ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan vizitis aŭtomobilan fabrikon de la korporacio Volvo en Ghent.
Marde la ukraina parlamento adoptis leĝprojekton, submetitan de Aleksandr Turchinov, parlamenta prezidanto kaj aganta prezidento de Ukrainio. La projekto permesas al alilandaj armitaj fortoj eniri Ukrainion por partopreni en milita ekzercado.
Ukraina aganta ministro pri defendo diris tiutage, ke la ekzercado celas trejniĝon por internacia packonservo, humana serĉado kaj nacia defendo. Laŭ leĝo, la nombro de partoprenantoj de la ekzercado estas maksimume po 2 500 homoj por Ukrainio kaj la fremdlanda partio.
Tiutage en Kievo Usono kaj Ukrainio okazigis duflankan intertraktadon pri defendo. Proparolanto de Pentagono diris, ke ekde la mezo de marto, kiam Usono kaj aliaj okcidentaj landoj aplikis sankcion kontraŭ Rusio, Rusio senĉese aldonis trupojn al la orienta kaj suda landlimoj kun Ukrainio, kaj ĝis nun la kvanto jam superis dekmilon. Li emfazis, ke la usona armeo jam fortigis la gardon en la regionoj najbaraj al Rusio. En la lasta semajnfino la aldonitaj ĉirkaŭ 100 aerarmeanoj kun 3 kargoaviadiloj jam atingis Pollandon kaj faras komunan trejniĝon kun polaj aerarmeanoj kaj liveras subtenon. Krome Usono plu sendos 600 armeanojn al Romanio. Post la aldono, la nombro de usonaj armeanoj en Romanio kalkuliĝos al 1 600.
En la sama tago la Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO) anoncis suspendi normalan kunlaboron kun Rusio. NATO kaj Ukrainio faris komunan deklaron, ke NATO decidis ĉesigi civilan kaj militan kunlaborojn kun Rusio kaj daŭrigi la interŝanĝojn nur kadre de la Konsilio de NATO kaj Rusio por solvi la ukrainan krizon.
Tiutage la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj anoncis, ke la perspektivo de la kunlaboro inter Rusio kaj Ukrainio tre multe dependas de la ukraina politiko pri eksteraj aferoj. La proparolanto de la ministerio diris, ke iu ajn rimedo de la usona sankcio kontraŭ rusaj institucioj en fremdaj landoj probable kaŭzos respondajn rimedojn el Rusio. Li aldonis, ke la banko JP Morgan Chase decidis frostigi monon, poŝte senditan de la rusa ambasadorejo en Kazaĥio al la asekura kompanio Sogaz, pretekste de la usona sankcio kontraŭ Rusio. Li asertis, ke tiu ĉi decido estas kontraŭleĝa, absurda kaj tute neakceptebla.
Tiutage la rusa Federacia Konsilio adpotis leĝprojekton, prezentitan de prezidento Putin. Rusio decidis haltigi la kvar traktatojn kun Ukrainio pri la garnizonado de la Nigra-Mara Floto.
Marde je la 20a horo kaj 46 minutoj 8,2-magnituda tertremo trafis nordan Ĉilion, kaj poste kelkfoje okazis postskuo. Laŭ freŝaj informoj de la loka registaro, la tertremo mortigis kvin homojn.
Marde usona defenda sekretario Chuck Hagel ekveturis al la azi-pacifika regiono. Tio estas lia kvara vojaĝo al Azio depost lia enoficiĝo kiel defenda sekretario. Dume li vizitos Ĉinion inter la 7a kaj la 10a de aprilo.
Antaŭ sia vojaĝo li refoje asertis, ke la vizito celas plenumi la usonan politikon "restabiligo de Azi-Pacifiko".
Lunde vespere laŭ la loka tempo usona ŝtatsekretario John Kerry hastis al Israelo por solvi krizon de la intertraktado de Palestino kaj Israelo, kaŭzitan pro tio, ke Israelo ne povis liberigi en difinita tempo la kvaran grupon de palestinaj enprizonigitoj.
Atinginte Israelon, Kerry tuj veturis al Jerusalemo kaj intertraktis kun israela ĉefministro Benjamin Netanyahu dum du horoj.
Finiĝis la novaĵoj!
| © China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |