La 16an de majo Guan Youfei, estro de la Oficejo pri Eksteraj Aferoj sub la Ĉina Nacidefenda Ministerio, en Nov-Jorko esprimis, ke Ĉinio estas memfida evoluigi novtipan militan rilaton inter Ĉinio kaj Usono. Kaj samtempe li esperis, ke la du flankoj kune domaĝos kaj protektos la rilaton.
Invitite de Martin Dempsey, prezidanto de la Usona Konferenco de Stabestroj, Fang Fenghui, ĉefstabestro de la Ĉina Popola Liberiga Armeo, faris viziton al Usono de la 13a ĝis la 17a de majo.
En tiutaga gazetara konferenco Fang Fenghui diris, ke la celo de tiu ĉi vizito estas pluapaŝe plenumi la komunan deziron de la ĉina prezidanto Xi Jinping kaj la usona prezidento Obama, t.e. strukturi novtipan grandlandan rilaton inter Ĉinio kaj Usono kaj igi novtipan militan rilaton inter Ĉinio kaj Usono sane evolui antaŭen.