Vizitu Forumon

Poezia 70a IJK serĉas sian lastan verson

(GMT+08:00) 2014-08-13 16:20:04     Redaktoro:esperanto


"Ĉambro de l' poetoj", programero de la 70a IJK

Kian adjektivon vi volas uzi por esprimi IJK? Juneca, entuziasma, vigla, muzika, ĉarma, sendorma, kolora…Ja ili estas la vero de IJK, sed ĉu vi konas la vizaĝon POEZIAN?


Olga Ŝilajeva (staranta) legas sian poemon

"Poezio estas muziko de animo. Ĝi estas torento el amo, doloro, larmoj, admiro kaj ĝojo. Ĝi helpas nin almenaŭ iomete proksimiĝi al filozofio de l'mondo, Ĝi estas granda sekreto kaj krio samtempe. Ĝi estas mirindaĵo…"
Jen estas la vortoj en "Kongresa Libro", skribitaj de Olga Ŝilajeva, (el Rusio), kiu iniciatis la programeron "Ĉambro de l'poetoj".

Nokte de la 23a de julio komenciĝis "Ĉambro de l'poetoj". Fakte ne estis ĉambro. "Kiel ni elektis Gufujon (Gufujo estas la loko kvieta kaj subĉiela, tie oni povas kaj trinki teon kaj babili.) ĉi tie por fari la Ĉambron de l'poetoj? Ĉar ĉambro estas, ke oni povas rigardi ĝin racie, tamen por poetoj eble tio estas la ĉambro, ĉar subĉiele, senmure, tute libere por kreado."
Tion eksplikis Fernando Maia, organizteamano de la IJK, ankaŭ poeto en la "ĉambro".

Tiel la "ĉambron" malfermis poetoj sub milda lunbrilo, akompanata de mallaŭta akvosono el teoinfuzo kaj kun aromo el teo.


Paulo Sérgilo prezentas siajn poetojn


Poemo: IJK invitas al ĉambro de poeto (esperante)

Aŭtoro: Paulo Sérgilo (el Brazilo)


 

Poemo: Vento (portugale, esperante)

Aŭtoro: Fernando Maia (el Brazilo)

 

Poemo pri Amo  (esperante)

Aŭtoro: Olga Ŝilajeva (el Rusio)



Ankaŭ kanzono estas poemo ------Ĵuliana Evandro (El Brazilo) kantas en "Ĉambro de l'poetoj"


Kristjan legas germanan poemon

Estis prezentataj nur orginalaj poemoj en Esperanto, sed ankaŭ belaj naciaj poemoj brazilaj, sofiaj, hispanaj, mekskiaj, italaj kaj anglaj. Frumante de la 24a de julio finfine la poetoj kune verkis poemon memoran al la "Ĉambro de l' poetoj" de la 70a IJK. Estas bedaŭrinde, ke perdiĝis la papero, kie poetoj notis la komunan finan poemon. Kaj nun fariĝis enigmo unu verso, ankaŭ la lasta verso, farita de pollanda poetino Roma, (jes, ŝi memoris nur pri katoj, ĉar en la libera "ĉambro" viglas amindaj katoj). Do, nun poetoj en la "Ĉambro" invitas vin kompletigi la poemon kaj trovi la lastan verson.

Jen estas la komuna poemo:

Sub steltegmento ni kunsidis

Sen limo sen baroj

Rigardante al suda sablo

Lingvoj kaj landoj enmiksiĝis kaose kaj kreive

Teo venis kaj iris,

kaj poste revenis.

La vento blovis,

kaj poste mortis,

amike kaj samideane.

Tiom da signifoj, kaj sentoj, kaj kantoj.

La folioj ne falas,

estas ni kiuj faligas ilin.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto