Vizitu Forumon

Medicinaj specialistoj de Ĉinio atingis Sieraleonon

(GMT+08:00) 2014-08-18 15:47:31     Redaktoro:Yu Rongkang

Medicinaj specialistoj de Ĉinio por helpo al Sieraleono en la batalo kontraŭ la viruso Ebola aviadile atingis la ĉefurbon Fritaŭnon dimanĉe vespere.

Tri ĉinaj medicinaj specialistoj estis senditaj de la provinco Hunan laŭ la aranĝo de la Ŝtata Komisiono pri Sano kaj Familia Plano. Ili laboros sub la kunordigo de prisanaj departementoj de la du landoj. Ili trejnos lokajn samprofesiulojn pri prevento kaj kuracado kontraŭ la epidemio Ebola.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto