Vizitu Forumon

Ĉinio sukcese lanĉis altdifinan terobservan sateliton

(GMT+08:00) 2014-08-19 15:47:16     Redaktoro:Yu Rongkang

La Ŝtata Administracio de Scienco, Tekniko kaj Industrio por Nacia Defendo marde anoncis, ke tagmeze de tiu tago Ĉinio sukcese enorbitigis altdifinan terobservan sateliton.

La satelito Gaofen-2 estis lanĉita en la Taiyuan-a Satelit-Lanĉa Centro en la norda provinco Shanxi je 15 minutoj post la 11a horo laŭ la pekina tempo. Ĝi estis enorbitigita per la portoraketo Long-marŝo-4B.

Ĝi estas la plej progresinta altdifina terobserva satelito de Ĉinio kaj povas vidi unu-metro-longan objekton en kompleta koloro. Ĝi estos uzata por geografiaj kaj resursaj esploroj, monitorado de media kaj klimata ŝanĝoj, preciza agrikulturo, mildigo de katastrofo kaj urba planado.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto