Vizitu Forumon

Ĉinio kaj Kataro starigis strategian partneran rilaton inter si

(GMT+08:00) 2014-11-03 20:57:03     Redaktoro:Xiong Linping

La 3an de novembro en la Popola Halo la ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun la katara emiro Sheikh Tamim Bin Hamad al Thani. La du ŝtatestroj proklamis starigi strategian partneran rilaton inter Ĉinio kaj Kataro kaj movi la dulandan pragmatan kunlaboron al pli alta nivelo.

Xi Jinping asertis, ke Kataro estas aparte influhava, grava lando en la Meza Oriento kaj en la Persa Golfo, kaj ankaŭ grava kunlabora partnero de Ĉinio en tiu ĉi regiono; dum la vizito de la emiro Tamim la du flankoj decidis, ke la dulanda interrilato estu levita al la strategia partnera rilato, kio estas grava mejloŝtono.

Tamim diris, ke Kataro admiras la objektan kaj justan starpunkton, konsekvence konservatan de Ĉinio, kaj volas kune kun Ĉinio fari penadon por la sekureco kaj stabileco de la regiono.

Post la renkontiĝo la du ŝtatestroj kune ĉeestis la subskribadon de kunlaboraj dokumentoj pri diversaj kampoj. Ili ankaŭ publikigis la komunan deklaron pri la starigo de strategia partnera rilato inter Ĉinio kaj Kataro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto