Vizitu Forumon

Esperanto-sumoo por nia brila estonteco

(GMT+08:00) 2014-11-19 16:50:16     Redaktoro:Ĝoja

4. Komenciĝo de Esperanto-sumoo

En la Esperanto-sumoo, mi decidis jenajn regulojn:

1. Celo: Kutimigi esperantistojn legi libron kun ĝojo.

2. Reguloj

1) Laŭ sia kapablo partoprenontoj elektas libron, kiun ili legos dum tiu konkurso, kaj decidos, kiom da paĝoj ili legos por unu tago.

2) Se ili sukcesas legi pli ol promesitaj paĝoj ĝis la noktomezo de tiu tago, ili akiros unu venkon, se ne, unu malvenkon. Tiamaniere ili luktas kun la libro dum 15 tagoj. Ili luktas ne kontraŭ aliaj luktistoj, sed kontraŭ si.

3) Venkon aŭ malvenkon la partoprenantoj mem juĝas.

Mi prove komencis Esperanto-sumoo-n en septembro 2009 inter japanaj esperantistoj. 19 esperantistoj partoprenis en ĝi. En novembro 2009 partoprenis 18 homoj, kaj en januaro 2010 partoprenis 23 homoj. Mi havis kredon, ke tiu sumoo estas inda kaj disvastigenda en la tuta mondo, do mi sendis la informon pri la sumoo al la tuta mondo, kaj en marto 2010 partoprenis 33 homoj el 9 landoj.

Antaŭ ol mi komencis varbi partoprenantojn en la tuta mondo, mi sendis la invitilon al mia malnova pola amiko s-ro Aleksander Zdechlik. Jen estas lia opinio pri Esperanto-sumoo.

Mi jam ne memoras, kiam mi komencis legi Esperantajn librojn laŭ reguloj de sumoo-luktado. Al la ludo iam invitis min mia amiko el Japanio sinjoro Hori Jasuo. Komence mi dubis pri la ideo, sed malaprobi la inviton de la amiko estus neĝentile. Post mia unua partopreno mi tute ŝanĝis mian opinion. Mi trovis, ke Esperanto-sumoo estas tre bona, ĉar dum la sumoo-legado mi devis esti pli diligenta kaj mi legis tiom da libroj, kiom mi ne legis antaŭe. Mi rimarkis, ke mia vortprovizo post ĉiu lukto estas pli riĉa ol antaŭe. La legado estas bona ekzercado por plibonigo de miaj lingvoscioj.


(Junaj partoprenantoj de Sumoo)

5. Progreso de la Esperanto-Sumoo

La unuaj du jaroj la nombro de la partoprenantoj ne kreskis multe, sed en 2012 la nombro komencis kreski kaj ĝi atingis la pintan nombron 190 en januaro 2014.

1. Septembra Sumoo 2009 18 luktistoj (ĉiuj estas japanoj)

2. Novembra Sumoo 2009 18 luktistoj (ĉiuj estas japanoj)

3. Januara Sumoo 2010 23 luktistoj (ĉiuj estas japanoj)

4. Marta Sumoo 2010 33 luktistoj el 9 landoj

5. Maja Sumoo 2010 33 luktistoj el 7 landoj

6. Julia Sumoo 2010 33 luktistoj el 5 landoj

7. Septembra Sumoo 2010 41 luktistoj el 10 landoj

8. Novembra Sumoo 2010 44 luktistoj el 10 landoj

9. Januara Sumoo 2011 49 luktistoj el 13 landoj

(Marta Sumoo 2011, Nuligita pro la Japana katastrofo)

10. Maja Sumoo 2011 54 luktistoj el 11 landoj

11. Julia Sumoo 2011 51 luktistoj el 11 landoj

12. Septembra Sumoo 2011 35 luktistoj el 8 landoj

13. Novembra Sumoo 2011 62 luktistoj el 14 landoj

14. Januara Sumoo 2012 73 luktistoj el 16 landoj

15. Marta Sumoo 2012 122 luktistoj el 21 landoj

16. Maja Sumoo 2012 146 luktistoj el 22 landoj

17. Julia Sumoo 2012 111 luktistoj el 20 landoj

18. Septembra Sumoo 2012 97 luktistoj el 22 landoj

19. Novembra Sumoo 2012 103 luktistoj el 21 landoj

20. Januara Sumoo 2013 120 luktistoj el 20 landoj

21. Marta Sumoo 2013 128 luktistoj el 20 landoj

22. Maja Sumoo 2013 133 luktistoj el 19 landoj

23. Julia Sumoo 2013 110 luktistoj el 22 landoj

24. Septembra Sumoo 2013 146 luktistoj el 28 landoj

25. Novembra Sumoo 2013 128 luktistoj el 24 landoj

26. Januara Sumoo 2014 190 luktistoj el 32 landoj *Plej granda nombro

Japanio: 52, Francio: 35, Svisujo: 16, Pollando: 13, DRKongo: 10, Vjetnamio: 9

Finnlando, Koreio: 7, Serbio, Italio, Danio: 4, Germanio: 3

Brundio, Svedio, Usono, Rusio, Indonezio, Brazilo: 2

Tajvano, Nepalo, Brazilo, Irano, Ĉinio, Belgio, Kanado, Turkio, Barato,

Nederlando, Mongolio, Ĉeĥio, Hungario, Britio: 1

27. Marta Sumoo 2014 176 luktistoj el 26 landoj

28. Maja Sumoo 2014 161 luktistoj el 26 landoj

29. Julia Sumoo 2014 127 luktistoj el 22 landoj

(En aŭgusto 2014 en la UK en Bonaero ni havis fakkunsidon de Esperanto-Sumoo kun la partopreno de 10 personoj).

30. Septembra Sumoo 2014 164 luktistoj el 26 landoj

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto