Hong Lei, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, faris rimarkon responde al tio, ke Hindio klopodas esti konstanta membro de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj, akcentante, ke Ĉinio ĉiam restas ĉe la opinio pliigi la reprezentadon de la evoluantaj landoj en la Sekureca Konsilio.
Hong diris, ke Ĉinio kaj Hindio estas grandaj evoluantaj landoj, kaj ambaŭ subtenas al la Sekureca Konsilio fortigi sian aŭtoritaton kaj rolon kaj pliigi la reprezentadon de la evoluantaj landoj per reformado. Ĉinio donas grandan gravecon al la pozicio de Hindio kiel granda evoluanta lando en internaciaj aferoj, subtenas kaj komprenas la deziron de Hindio pri pli grava rolo en UN, inkluzive de la Sekureca Konsilio.