Vizitu Forumon

IKRK urĝas certigon de transporta sekureco de helpmaterialoj al Ukrainio

(GMT+08:00) 2015-02-28 13:48:41     Redaktoro:Yu Rongkang

Vendrede en Ĝenevo la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco publikigis komunikaĵon, dirante, ke dum la vizito al Rusio kaj Ukrainio prezidanto de tiu ĉi organizo Peter Maurer alvokis, ke ĉiuj koncernaj partioj certigu sekurecon de la transporto de helpmaterialoj al orienta Ukrainio.

La komunikaĵo citis parolojn de Maureer, ke gvidantoj de Rusio kaj Ukrainio jam promesis certigi sekuran atingon de helpmaterialoj, kaj danke al la nova Minska Interkonsento la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco intensigos la humanan agadon en la venontaj kelkaj semajnoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto