Vizitu Forumon

Malkovru ESPREANTON, malkovru LILLON, malkovru VIN MEM -Intervjuo pri preparado de la 100a UK

(GMT+08:00) 2015-03-04 09:28:31     Redaktoro:Ĝoja

La 27an de februaro laŭ la pekina tempo, raportistino Zhang Ping (esperanta nomo Ĝoja) skajpe voĉintervjuis sinjoron Xavier Dewidehem, prezidanton de LKK de la 100a UK, kiu okazos de la 25a de julio ĝis la 1a de aŭgusto en la franca norda urbo Lillo kun la kongresa temo "Lingvoj, artoj kaj valoroj en la dialogo inter kulturoj."

Utilaj retejoj
www.lille2015.fr
www.facebook.com/lille2015
http://www.uea.org/kongresoj/UK

Do, ni sekvu karan Xavier Dewidehem kaj malkovru la 100an UK-on.

"SURPRIZO"

Kiu SURPRIZO aperis?

Jen la intervjuo



La SURPRIZO en la franca tutlanda televida ludo "Questions pour un champion" (esperante: Demandoj por Ĉampiono) en la 17a de januaro, 2015.

Dua Bulteno

La Dua Bulteno enhavas konkretajn informojn pri loĝado, manĝado, ekskurso, ktp. Kiam videblos ĝi?

Jen la intervjuo.

Ligilo de "Elŝultejo" en LKK-retejo
http://www.lve-esperanto.org/lille2015/eo/organizo/elshutejo.htm
Ligilo de "Kongresoj" en UEA-retejo
http://www.uea.org/kongresoj/UK

Foto: Posttagmeze de la 15a de februaro laŭ la pariza tempo, kunsidis LKK-anoj kaj Barbara Pietrzak kaj Clay Magalhães, respondeculoj de UEA pri la 100a UK. Ili laboris pri akcepto, loĝistiko, loĝejoj, komunikado, helpantaro, programo, ktp.

Malferma Arta Scenejo (MAS): Nova aranĝo de la 100a UK.

Kio estas MAS?

Kion MAS celas?

Kiuj elprensis ĝin?

Kiel ĝi funkcios?

Jen la intervjuo

Foto: La kongresejo Lille Grand Palais

Malfermi UK-on en la ĝenerala publiko

Ĉu Lillo fariĝos la esperanta ĉefurbo de la mondo en la somero de 2015?

Ĉu UK estos solenaĵo ne nur por esperantistoj sed ankaŭ por la ĝenerala publiko?

Jen la intervjuo

Foto: La retejo de LKK

Foto: Belega foto pri la Pariza pordego de Lillo (kun la urbodoma belfrido malantaŭe) fare de Coco Carigan!

Filmo kaj Esperanto

Ĉu filmo estos la nova reklamilo?

Jen la intervjuo


Mallonga filmo "La Deklaro" (Filmis: Alexandre Contart)

Mallonga filmo "Unu tago en Lillo" (filmis Éric Peyrelier)

Skipo

El kiuj konsistas la skipo por la UK?

Kiel ili laboras?

Jen la intervjuo

Foto: La 23an de novembro en 2014 pluraj francoj (ĉefe el la Pariza regiono) trejniĝis por ĉiĉeroni dum la tuttagaj ekskursoj, kiuj okazos en Parizo okaze de la Lilla UK!

Ĉu vi ankoraŭ hezitas?

Xavier Dewidehem diris al vi:

Foto: Emblemo de 100a UK

La emblemo de la 100a Universala Kongreso de Esperanto konsistas el: • parola veziko, kiu simbolas paroladon, lingvon, Esperanton (ero de la emblemo de UEA) • belfrido, kiu estas tipa turo en norda Francio: ĝi simbolas la urban potencon kontraste al la ŝtata kaj la eklezia potencoj (ero de la emblemo de la franca regiono Nord-Pas-de-Calais) • mencioj "100", "1905" kaj "2015", kiuj signas la 1an kaj la 100an Universalajn Kongresojn de Esperanto • bluo, blanko kaj ruĝo, kiuj kune simbolas Francion • bluo kaj flavo, kiuj kune simbolas Eŭropon

Noto de Ĝoja

"La unuan fojon vibris en koroj kaj esprimiĝis tra lipoj komuna, forta sento de multnacia popolamaso per unu lingvo, la sama por ĉiuj. Emocio trovis parolilon."
-Edmond Privat, Libro "Historio de la lingvo Esperanto"

"Organizi la 100an UK-on estas granda defio, tamen plena de espero. Bonvenon!"
-Claude Nourmont, Esperanto 108-a jaro n-ro 1287(1) Januaro 2015

Min profunde impresis la du supre frazoj, tial kun la ŝlosilaj vortoj "Emocio","Defio" kaj "Espero" komenciĝis mia skajpa intervjuo.

Parolante pri la "SURPRIZO" kaj la MAS sinjoro Xavier Dewidehem estas voĉe gajega. Influite de lia voĉo mi ŝajne estus en kongresejo, ŝajne aŭdus kantojn, ŝajne spektus abundajn dramojn…Ho, de mateno ĝis nokto en la tuta semajno malfermos la scenejo al ĉiuj kongresanoj. Ĉu vi flarus la bonodoron el la arto en la aero? Jes, mi jam.

Multfoje sinjoro Xavier Dewidehem substrekis "ĝeneralan publikon". Li kaj aliaj LKK-anoj tute pravas. Ni, esperantistoj, devas ne esti nur en la "rondo" de Esperanto, sed devas eniri en "eksteran mondon", kunlabori kun ne-esperantistoj kaj atesti al ili, ke Esperanto estas utila. La "SURPRIZO" bone montras la ĉarmon kaj altiron de nia lingvo Esperanto. Mi konvinkiĝas, ke dank' al senĉesa strebado de LKK kaj ĉiuj helpantoj kaj kongresanoj, en la somero venos surprizoj unu post aliaj ne nur por la kongresanoj, sed ankaŭ por la ĝenerala publiko. Ĉu vi pretas bonvenigi SURPRIZOn? Jes, mi jam.

"Mi tute simple decidis rezigni pri dormoj," tiel ŝercis Xavier Dewidehem kiam li priskribis la laboradon. Mi imagis: Li kaj LKK-anoj foje kaj foje diskutas, foje kaj foje vizitas kaj esploras ekskurslokojn, kongresejon, loĝejon…Li ĉiutage respondas proponojn, kontaktiĝas kun koncernatoj, aktuale informas pri novaj mesaĝoj esperante kaj france en la retejo kaj fejsbuka paĝo (frue en fino de la jaro 2012 ekis la fejsbuka paĝo de LKK nomita "Lille2015" www.facebook.com/lille2015, nun ĝi havas pli ol 1700 ŝatatojn), diskonigas Esperanton al lokaj restoracioj, hoteloj, ankaŭ komunikas kun mediatoj, ekzemple kun mi en la intervjuo. Sed Xavier Dewidehem ne plendas, kontraŭe lia voĉo plenas je firma volo kaj espero.

Honoro! Fine ni babilis pri "HONORO". Ja organizi la centan UK-on estas honoro, same partopreni en la jubilea UK-on estos honoro laŭ mi. Ĉu vi jam aliĝis? Jes, mi jam.

Do, mi atendas brakumi vin en la Lilla UK. Ni kune malkovru la urbon, malkovru nin mem. Kompreneble pro veno de ni, kongresanoj. Esperanton malkovru la ĝenerala publiko!

Dankon al sinjoro Xavier Dewidehem pro akcepto de mia intervjuo.
Dankon al LKK pro la diligenta preparado kaj pro la livero de la fotoj kaj filmetoj en la artikolo.

Raportistino: Ĝoja
2an de marto, Pekino, Ĉinio

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto