Vizitu Forumon

Eksplodoj mortigis almenaŭ 17 homojn en Tianjin

(GMT+08:00) 2015-08-13 12:59:08     Redaktoro:Selena
Almenaŭ 17 homoj estis mortigitaj kaj pli ol 400 aliaj vunditaj merkrede nokte, post kiam du grandaj eksplodoj skuis la nordan ĉinan havenurbon Tianjin.

La municipa registaro de Tianjin diris, ke 32 homoj estis grave vunditaj kaj 283 aliaj estas sub observado en la hospitalo.

Ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis tutfortajn penojn por savi la vunditojn kaj minimumigi perdojn.

La unua eksplodo okazis merkrede nokte je ĉirkaŭ 30 minutoj post la 23a horo ĉe la staplejo en la Nova Regiono Binhai. Nur sekundojn poste, la dua eksplodo kaŭzis pli grandan detruon. Fajrobuloj leviĝis en la aeron, pordoj kaj fenestroj estis disflugigitaj al najbaraj lokoj, aŭtoj kaj domoj estis fajrigitaj.

"Mi dormis sub mia kamiono, kiam okazis la unua eksplodo. Ĝi ĵetis min el la kofro. La dua eksplodo estis pli granda, flamoj aperis, kaj nun mia kamiono fariĝis cindroj," diris Hu Xiaoliang, kamionisto. Lia kamiono, ŝarĝita per karbo, estis parkita tuj ekster la pordo de la Internacia Loĝistika Kompanio Rui Hai, kiu posedas la staplejon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto