Vizitu Forumon

Devaluto de juano skuis la mondajn merkatojn de akcioj

(GMT+08:00) 2015-08-13 13:30:40     Redaktoro:Selena

Merkrede la juana kurzo plu grandmezure devalutis. En la pasintaj du tagoj la devaluto kalkuliĝis al preskaŭ 3,5%. Tio estis la plej granda du-taga devaluto de juano en sinsekvaj 20 jaroj.

La nov-jorka merkato de akcioj kaj ĉefaj merkatoj en Eŭropo kaj Azio estis influitaj. La industria averaĝa prezindico Dow Jones iam falis je 240 punktoj.

La centra banko de Ĉinio celas permesi merkatajn fortojn havi pli grandan rolon en fiksado de interŝanĝa kurzo de juano. Pluraj analizantoj rekonis la rimedon kaj opiniis, ke la kurzo-formiga reformado helpos la klopodon de Ĉinio fari juanon unu el internaciaj rezervaj valutoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto