Vizitu Forumon

Ĉinio kaj Britio okazigis strategian dialogon

(GMT+08:00) 2015-08-14 11:28:06     Redaktoro:Selena
Ĉinio kaj Britio okazigis strategian dialogon lunde en Pekino. Ĉina ŝtata konsilanto Yang Jiechi kaj brita sekretario pri eksterlandaj aferoj Philip Hammond kunprezidis la dialogon. Antaŭ la vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Britio en oktobro, la dialogo eligis pozitivan signon, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Britio malfermos novan paĝon en aŭtuno.

2015 estas la komenca jaro de la dua dek-jaro de la ampleksa partnereco inter Ĉinio kaj Britio kaj estis nomata de brita ĉefministro David Cameron kiel "ora jaro" de disvolvo de la ĉina-britaj rilatoj. La vizito de Xi estas denova ŝtata vizito de ĉina suvereno al Britio post dek jaroj kaj havas gravan signifon.

En la lastaj jaroj Ĉinio kaj Britio bone kunlaboris en kampoj de ekonomio, komerco kaj kulturo. La komerco inter Ĉinio kaj Britio kreskis pli rapide ol tiu inter Ĉinio kaj EU. En 2014 la sumo de vara komerco inter Ĉinio kaj Britio kalkuliĝis al 80 miliardoj da usonaj dolaroj kun la kresko de 15,3%. Britio fariĝis la dua komerca partnero de Ĉinio en EU anstataŭ Nederlando.

Krom ekonomia kaj komerca kunlaboro, ankaŭ kulturaj interŝanĝoj de la du landoj estas pli kompaktaj.

Ĉinio kaj Britio estas konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de UN, se la du landoj povus atingi komunan konsenton en regionaj kaj internaciaj problemoj, estos pli facila la realigo de unuanimeco en la Sekureca Konsilio de UN aŭ sur aliaj platformoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto