Vizitu Forumon

La fajro en la haveno Tianjin estis preskaŭ estingita

(GMT+08:00) 2015-08-14 20:39:56     Redaktoro:Xiong Linping

Je la 18a horo en la 14a de aŭgusto, en la tria gazetara konferenco pri la aparte grava akcidento de incendio kaj eksplodo, okazintaj la 12an de aŭgusto en la konservejo de danĝeraj varoj apartenanta al la kompanio Ruihai en la haveno Tianjin, Gong Jiansheng, vicdirektoro de la Propaganda Departemento de la urbo Tianjin, diris, ke nun la fajro en la loko estis preskaŭ estingita.

Ĝis la 14a horo kaj 15 minutoj la eksploda evento jam mortigis 56 homojn, inter kiuj estas 21 fajrobrigadanoj; en hospitaloj nun restas 721 homoj, inter kiuj estas 23 gravaj vunditoj kaj 33 treege gravaj vunditoj.

La 14an de aŭgusto Guo Shengkun, ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri publika sekureco, refoje profundiĝis en la akcidentan lokon por konduki la laboron kaj trakti la aferon. Li emfazis, ke la popolaj interesoj kaj vivo altas super ĉio, kaj nepras plenforte serĉi kaj savi homojn restantajn en danĝero kaj preni la savadon de vivo kiel la unuan taskon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto