Vizitu Forumon

Ĉinio estas firma defendanto de reta sekureco

(GMT+08:00) 2015-08-14 10:04:28     Redaktoro:Yu Rongkang

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj ĵaŭde reasertis la firman oponon de Ĉinio kontraŭ retaj atakoj kaj ĝian promeson al batalo kontraŭ ĉia reta atako.

Proparolanto Hua Chunying faris la parolon, responde al la demando, kiel Ĉinio kaj Usono devas trakti la demandojn de reta sekureco.

Hua diris, ke retaj atakoj ofte estas translandaj kaj anonimaj, tial la demando fariĝis komplika tutmonda problemo. Ŝi aldonis, ke Ĉinio estas la celo de translandaj ret-atakoj, kiuj severe minacas la naciajn sekurecon kaj interesojn.

Hua diris, ke Ĉinio esperas, ke Usono subtenos konstrueman sintenon, kreante necesajn kondiĉojn por plua kunlaboro bazita sur reciproka respekto kaj konfido.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto