Vizitu Forumon

Ĉefo de UN estis profunde afliktita pro letalaj eksplodoj en Tianjin

(GMT+08:00) 2015-08-14 11:07:51     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon ĵaŭde faris deklaron, esprimante aflikton pro gravaj perdoj de la letalaj eksplodoj en Tianjin.

Tagmeze Ban faris deklaron pere de sia proparolanto, dirante, ke li estas profunde afliktita, informiĝinte pri la letalaj eksplodoj en Tianjin, kiuj mortigis kaj vundis grandan nombron da homoj. Li kondolencis familianojn de la mortintoj, inkluzive de la fajrestingistoj, kiuj faris plej grandan oferon.

Proparolanto Stephane Dujarric diris, ke Ban esprimas simpation al la popolo kaj registaro de Ĉinio kaj laŭdas ĉiujn personojn rilatajn al la krizokaza respondo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto