Vizitu Forumon

Multaj landoj kondolencas Ĉinion pro eksplodoj en Tianjin

(GMT+08:00) 2015-08-14 13:07:53     Redaktoro:Yu Rongkang

Okazis eksplodoj merkrede nokte en la staplejo de danĝeraj varoj de la Internacia Loĝistika Kompanio Rui Hai en la havenurbo Tianjin. Registaroj kaj gvidantoj de Usono, Rusio, Francio, Japanio, Germanio kaj aliaj landoj esprimis sincerajn kondolencojn al Ĉinio pro la tragedio.

Laŭ komunikaĵo publikigita de la Kremlo, rusa prezidento Vladimir Putin sendis mesaĝon al ĉina prezidanto Xi Jinping. Li esprimis kondolencon al familianoj kaj parencoj de la mortintoj kaj deziris fruan resaniĝon al la vunditoj. Rusa ĉefministro Dmitry Medvedev sendis mesaĝon al sia ĉina paralelulo Li Keqiang, kondolencante Ĉinion pro la gravaj perdoj de vivoj kaj posedaĵoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto