Vizitu Forumon

Ĉinio postulas sinceran pardonpeton de Japanio

(GMT+08:00) 2015-08-15 13:44:59     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉinio vendrede respondis al la deklaro farita de japana ĉefministro Shinzo Abe por la 70-a datreveno de la fino de la Dua Mondmilito, postulante, ke Japanio sincere pardonpetu pro sia agresa pasinteco.

Hua Chunying, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Japanio devas doni eksplicitan klarigon pri la naturo de la agresa milito lanĉita de japanaj militaristoj kaj sia respondeco, prezenti sinceran pardonpeton al homoj el landoj, kiuj suferis la militon, kaj rompi kun la militarisma pasinteco anstataŭ ŝminki historion.

Ankaŭ ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Zhang Yesui prezentis la solenan sintenon de Ĉinio al japana ambasadoro al Ĉinio Kitera Masato.

Hua diris, ke la milito de agreso, lanĉita de japanaj militaristoj, alportis tragedion al la popoloj de Ĉinio kaj aliaj aziaj landoj.

Ŝi alvokis Japanion agnoski kaj pripensi sian historion de agreso, per konkretaj agoj, kaj sekvi la vojon de paca disvolvado por regajni la konfidon de siaj aziaj najbaroj kaj la internacia komunumo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto