Vizitu Forumon

Ĉinio forte kondamnas bombatakon en Bagdado

(GMT+08:00) 2015-08-15 14:05:43     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉinio forte kondamnis bombatakon jaŭde en la iraka ĉefurbo Bagdado, kiu mortigis pli ol 70 homojn.

Hua Chunying, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris vendrede en gazetara konferenco, ke Ĉinio funebras pri la viktimoj de la eksplodo kaj esprimas simpation al iliaj familianoj kaj la vunditoj.

La granda eksplodo en iu bazaro en la ĉefurbo mortigis 76 homojn kaj vundis pli ol 200 aliajn.

Hua akcentis, ke Ĉinio firme oponas ĉian formon de terorismo kaj subtenas la klopodojn de la iraka registaro por konservo de nacia sekureco kaj stabileco.

La ekstremisma grupo Islama Ŝtato ĵaŭde deklaris respondecon pri la atako.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto