Vizitu Forumon

Ĉinio subtenas pacan intertraktadon de Afganio

(GMT+08:00) 2015-08-15 14:42:19     Redaktoro:Yu Rongkang

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris vendrede en gazetara konferenco, ke Ĉinio volas ludi konstrueman rolon en la helpo al Afganio por realigo de vaste bazita kaj inkluziva paco kaj reakordiĝo.

Proparolanto Hua Chunying faris la parolon responde al la maltrankvilo, ke la lastatempaj teroristaj atakoj en Afganio eble blokos repacigajn klopodojn.

Hua diris, ke Ĉinio konsekvence subtenas la repacigan procezon gvidatan kaj posedatan de Afganio, instigas kaj subtenas la pacan intertraktadon inter la afgana registaro kaj la Talibano. Ŝi aldonis, ke Ĉinio ankaŭ admiras la gravan rolon, kiun ludis iuj partioj, speciale Pakistano en la paca intertraktado.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto