Vizitu Forumon

Ĉinio oponas viziton de japanaj kabinetuloj al templo Yasukuni

(GMT+08:00) 2015-08-15 18:13:13     Redaktoro:Yu Rongkang
Ĉinio sabate esprimis "firman oponon kaj fortan malkontenton" pri la vizito de tri japanaj ministroj al la templo Yasukuni en la tago, kiu signas la kapitulacon de Japanio en la Dua Mondmilito.

Hua Chunying, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke la templo Yasukuni estas simbolo de la invada milito lanĉita de japanaj militaristoj. La ministroj vizitis la templon, kiu honoras A-klasajn konviktitajn krimulojn de la Dua Mondmilito kaj beligas la invadan militon, en la tago, en kiu japanaj militaristoj anoncis senkondiĉan kapitulacon en la Dua Mondmilito. Tio denove enkorpigas la eraran sintenon de la japana flanko pri historiaj demandoj.

Ĉefministro Shinzo Abe ankaŭ sendis sian adjutanton Koichi Hagiuda fari ritan oferon al la templo kiel ĉefo de la reganta Liberal-Demokratia Partio sabate matene, unu tagon post kiam li faris deklaron por memorfesti la 70an datrevenon de la fino de la Dua Mondmilito, kiu estis kritikita pri manko de sincera pardonpeto.

Hua diris, ke tiu ĉi jaro signas la 70an datrevenon de la venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agreso kaj de la venko de la Dua Mondmilito, kio estas ankaŭ grava momento de la internacia komunumo por retrorigardi la historion kaj plani la estontecon.

Ŝi urĝis Japanion plenumi sian solenan deklaron kaj promeson al Ĉinio kaj la internacia komunumo pri historiaj demndoj per realaj agoj kaj konvene trakti rilatajn demandojn, por reakiri konfidon de siaj aziaj najbaroj kaj la internacia komunumo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto