Vizitu Forumon

112 homoj mortis kaj 95 restis malaperintaj pro eksplodoj en Tianjin

(GMT+08:00) 2015-08-16 12:46:34     Redaktoro:Yu Rongkang

Registaraj funkciuloj diris dimanĉe matene en gazetara konferenco, ke entute 112 kadavroj estis trovitaj, kaj 95 homoj, inkluzive de 85 fajrestingistoj, restis malaperintaj, post kiam grandaj staplejaj eksplodoj skuis la ĉinan nordan havenurbon Tianjin merkrede nokte.

Gong Jiansheng, vicestro de la municipa departemento pri informado, diris, ke pli ol dek kadavroj estis trovitaj sabate vespere post la anonco de 104 mortoj, sed kvar difektitaj restaĵoj estis poste konfirmitaj kiel kadavroj de du viktimoj. Li diris, ke 24 viktimoj estis identigitaj. Li aldonis, ke 13 el la malaperintaj fajrestingistoj estis en aktiva servo kaj la ceteraj 72 laboris por Korporacio de la Havena Group de Tianjin.

Du grandegaj eksplodoj okazis en staplejo de danĝeraj kemiaĵoj merkrede je ĉirkaŭ la 23a horo kaj 30 minutoj post fajrego.

La sava komandejo diris sabate nokte, ke entute 722 homoj estis enhospitaligitaj, inkluzive de 58 en kriza aŭ serioza stato.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto