Vizitu Forumon

Prezidanto Xi urĝas tiri lecionojn el gravaj akcidentoj

(GMT+08:00) 2015-08-16 13:25:07     Redaktoro:Yu Rongkang
Ĉina prezidanto Xi Jinping sabate urĝis aŭtoritatojn tiri la "ekstreme profundajn" lecionojn el gravaj akcidentoj kiel grandaj staplejaj eksplodoj en Tianjin.

Xi diris en sia skriba instrukcio, ke la eksplodoj en Tianjin kaj serio da aliaj gravaj akcidentoj lastatempe montris severajn problemojn en la sektoro de laborsekureco, kaj aŭtoritatoj devas firme konservi "sekuran kreskon" kaj "popolajn interesojn super ĉio" en la memoro por eviti tiajn akcidentojn.

Li postulas pli bonan mekanismon de krizokaza respondo, pli bonan efektivigon de laborsekurecaj rimedoj kaj reguloj kaj zorgeman kontrolon de latentaj danĝeroj, por realigi "esencan pliboniĝon" en laborsekureco.

La ripetita emfazo pri sekureco estis farita post la grandaj eksplodoj ĉe staplejo de danĝeraj kemiaĵoj en la norda havenurbo Tianjin merkrede nokte, kiu mortigis almenaŭ 85 homojn, inkluzive de 21 fajrestingistoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto