Vizitu Forumon

Nombro de viktimoj de staplejaj eksplodoj kreskis ĝis 114

(GMT+08:00) 2015-08-17 13:27:42     Redaktoro:Yu Rongkang

La municipa departemento pri informado lunde diris, ke la nombro de mortintoj pro la grandaj staplejaj eksplodoj en la norda havenurbo Tianjin kreskis ĝis 114, post kiam oni trovis du kadavrojn el ruboj.

Gong Jiansheng, vicestro de la municipa departemento pri informado, diris, ke ĝis la lunda mateno oni trovis entute 114 mortintojn, kaj 54 el ili estis identigitaj. Inter la identigitaj mortintoj, 16 estis fajrestingistoj en aktiva servo, 23 apartenis al la fajrobrigado de la havenoficejo, 5 estis policanoj kaj la 10 ceteraj estis civitanoj el aliaj rondoj. Nun 698 vunditoj restas kuracataj en hospitaloj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto