Vizitu Forumon

Futbala reformado de Ĉinio eniris en historian stadion

(GMT+08:00) 2015-08-17 21:03:22     Redaktoro:Yu Rongkang

La futbala reformado de Ĉinio eniris historian stadion lunde, post kiam detala plano pri reĝustigo de la rega korpo de tiu sporto estis publikigita por fortigo de ĝia administro kaj statuso en la estonteco.

La plano, kiu fokusiĝas al la reĝustigo kaj reformado de la Ĉina Futbala Asocio, forigos la rilaton inter la asocio kaj la Ŝtata Sporta Administracio. Ĝi celas doni al la asocio la plenajn sendependajn rajtojn, inkluzive de financa kaj personara sistemoj kaj internacia komunikado.

Liu Peng, ĝenerala direktoro de la Ŝtata Sporta Administracio, diris lunde en kunveno, ke estas tre granda kaj influa paŝo en sistemo kaj mekanismo por revigligo de la ĉina futbalo. Li aldonis, ke la nova plano signas komenciĝon de la malligo kaj aldonos viglecon al la Ĉina Futbala Asocio

La plano, priskribita kiel "parto de drakokapo" de Cai Zhenhua, prezidanto de la Ĉina Futbala Asocio, estas la unua kaj ŝlosila proceduro antaŭenpuŝi la pli frue publikigitan reforman planon de la ĉina futbalo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto