Vizitu Forumon

Indonezio trovis nigran skatolon de kraŝinta aviadilo

(GMT+08:00) 2015-08-18 18:22:20     Redaktoro:Yu Rongkang

Proparolanto de la indonezia Ministerio de Transporto J. A. Barata marde diris, ke tiutage je la 13a horo kaj 40 minutoj serĉantoj trovis la nigran skatolon de la kraŝinta pasaĝeraviadilo de la flugkompanio Trigana en la okazejo de la kraŝo.

Indoneziaj amaskomunikiloj raportis, ke la nigra skatolo en bona stato estis transdonita al la Nacia Komitato de Trafika Sekureco.

Indonezia ministro pri transporto Ignasius Jonan diris en deklaro, ke li esperas, ke oni ne spekulativos pri la kaŭzo de la kraŝo antaŭ la publikigo de la rezulto de la enketo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto