Vizitu Forumon

Prezidanto Xi urĝas precizan efektivigon de reformado

(GMT+08:00) 2015-08-18 21:21:31     Redaktoro:Yu Rongkang

Prezidanto Xi Jinping marde urĝis funkciulojn de la Komunista Partio de Ĉinio kaj registaro intensigi klopodojn por efektivigi reformadon kaj atingi celojn.

Xi faris la parolon en la 15a kunveno de la centra gvidgrupo por ampleksa profundigo de la reformado, kiu estis fondita en la fino de 2013 por antaŭenpuŝi la reformadon.

Xi diris, ke la reformado en multaj kampoj stabile kaj firme progresas ekde la komenco de la jaro, kaj novaj trarompoj estis raportitaj en ŝlosilaj kampoj.

Li emfazis, ke organoj de la Komunista Partio de Ĉinio kaj diversnivelaj registaroj devas montri pli grandan decidemon kaj persistecon en akcelo de la reformado, kaj trovi solvojn de novaj problemoj rezultintaj el la reformado.

Li alvokis starigon de precizaj celoj kaj konkretan efektivigon de reformaj rimedoj.

Ankaŭ ĉefministro Li Keqiang, supera gvidanto Liu Yunshan kaj vicĉefministro Zhang Gaoli ĉeestis la kunvenon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto