Vizitu Forumon

Soldatoj el kelkaj landoj partoprenos en militista parado en Pekino

(GMT+08:00) 2015-08-19 19:04:59     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉinio okazigos solenan militistan paradon en Pekino en la 3a de aŭgsuto por memorfesti la 70an datrevenon de la venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agreso kaj de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito. Belorusio kaj kelkaj aliaj landoj sendos militistajn falangojn partopreni en la militista parado.

La belorusa falango konsistanta el 85 membroj jam trejniĝis multajn tagojn por la parado. Krom la staturo de pli ol 185 centimetroj, la belorusa armeo prezentis aliajn striktajn postulojn, inkluzive de aspekto kaj konstitucio, por la membroj de la falango.

La honora gvardio de la tri armeoj de la armitaj fortoj de Kazaĥio lunde atingis Pekinon por komuna trejnado kun la ĉina armeo antaŭ la militista parado.

La rusa retejo Sputniko informis, ke rusaj soldatoj partoprenos en la militista parado en Pekino. Krome, ankaŭ Kirgizio decidis sendi falangon konsistantan el 83 militistoj partopreni en la militista parado en Pekino.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto