Vizitu Forumon

Aŭguste fremda valuto de Ĉinio draste reduktiĝis

(GMT+08:00) 2015-09-07 20:25:17     Redaktoro:Xiong Linping

La 7an de septembro la Ĉina Popola Banko montris per publikaj donitaĵoj, ke en aŭgusto la valuta rezervo de Ĉinio daŭre falis ĝis 3 560 miliardoj da usonaj dolaroj, nome reduktiĝis je 93.9 miliardoj kompare kun la rezervo de la antaŭa monato. Sed specialisto opinias, ke la nuna tempo ankoraŭ estas "intererodiĝa periodo" de la nova valuta reformo, la reala reduktiĝo de valuta rezervo kaŭziĝas ĉefe de "repago al fremda ŝuldo" kaj "valuto kaŝiĝanta en popolanoj", do tio ne signifas, ke kapitalo eskapis fremdlanden.

Valuta rezervo ekzistas por la bezono de internacia pago, centra banko kaj aliaj registaraj institucioj koncentre posedas valutan kapitalon. En septembro de 2014 la valuta rezervo, kiu ĉiam en pasintaj multaj jaroj iris alten, subite malsupreniĝis, kaj monaton post monato falis, kaj aŭguste de 2015 la samo ankaŭ okazis.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto