Vizitu Forumon

John Boehner decidis rezigni prezidantecon de Ĉambro de Reprezentantoj

(GMT+08:00) 2015-09-26 16:12:39     Redaktoro:Yu Rongkang

John Boehner, prezidanto de la Ĉambro de Reprezentantoj de Usono, vendrede subite deklaris rezigni la prezidantecon. La 30a de oktobro estos lia lasta tago en la Ĉambro de Reprezentantoj. Lia decido skuis la politikan rondon kaj amaskomunikilojn de Usono.

Nancy Pelosi, minoritata gvidanto de la Kongreso, diris, ke Boehner decidis rezigni la prezidantecon pro serioza malakordo en la Respublika Partio.

Usona prezidento Barack Obama diris, ke estis multaj diferencoj inter li kaj Boehner, tamen li opiniis, ke Boehner estas bona homo kaj patrioto, kiu firme tenas siajn promesojn kaj profunde zorgas pri la lando.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto