Vizitu Forumon

Ĉinio alvokis praktikan armisticon en Sud-Sudano

(GMT+08:00) 2015-09-30 13:38:17     Redaktoro:Ĝoja

Marde en altnivela kunveno de UN pri Sud-Sudano en la ĉefstabejo de UN, Wang Min, ĉina konstanta vicdelegito ĉe UN, diris, ke Ĉinio bonvenigas la "interkonsenton pri solvo de konflikto en Sud-Sudano", kiu estis lasttempe oficiale subskribita de diversaj sektoj de Sud-Sudano, kaj esperas, ke la du flankoj de la konflikto praktike faros armisticon kaj rapidigos intertraktadon por plenumi la interkonsenton.

Wang Min diris ankaŭ, ke post eksplodo de la konflikto Ĉinio ĉiam aktivas por interpacigo kaj firme subtenas la ĉiflankan klopodadon de la Interregistara Aŭtoritato pri Disvolvo en Orienta Afriko. Kaj Ĉinio volas kune kun aliaj membroj de la internacia komunumo ludi plu konstrueman rolon por frua realigo de paco, stabileco kaj disvolvo en Sud-Sudano.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto