Vizitu Forumon

Usona kaj kuba gvidantoj diskutis pri fortigo de duflanka kunlaboro

(GMT+08:00) 2015-09-30 09:27:34     Redaktoro:Ma

Marde en stabejo de UN en Nov-Jorko, usona prezidento Barack Obama interparolis kun kuba gvidanto Raul Castro. La du flankoj diskutis pri progreso de la dulandaj rilatoj lastatempe kaj interŝanĝis opiniojn pri fortigo de duflanka kunlaboro.

La Blanka Domo samtage publikigis deklaron, dirante, ke Obama esprimis bonvenigon al progresoj de la du landoj en duflankaj rilatoj. En la interparolo, li menciis decidon de Usono pri malstreĉo de limigo al turismo kaj ekonomikomerco de Kubo kaj diris, ke Usono planas preni pluajn rimedojn por akceli kontakton inter la du popoloj.

Lunde, usona kaj kuba gvidantoj faris parolojn en debato de la Ĝenerala Asembleo de UN. Raul Castro alvokis, ke Usono forigos ekonomian, komercan kaj financan punon kontraŭ Kubo. Li ankaŭ postulis, ke Usono redonu la kuban teritorion Guantanamo kaj faru kompenson al la kuba popolo pri perdoj en la pasintaj dekoj da jaroj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto