Vizitu Forumon

Prezidanto Xi Jinping substrekis reformojn kaj novigon

(GMT+08:00) 2015-11-09 18:53:42     Redaktoro:Yu Rongkang

Prezidanto Xi Jinping lunde alvokis pli da reformoj kaj novigo, kiam la lando eniros la periodon de la 13a Kvin-jara Plano.

Xi diris dum la 18a kunveno de la centra gvida grupo por ampleksa profundigo de reformoj, ke reformoj kaj disvolvado atingis altan gradon de integreco kaj plua disvolvado devas esti bazita sur reformoj, dum progreso en reformoj donas fortan impulson por disvolvado.

Xi, kiu ankaŭ estras la gvidan grupon, diris, ke la spirito de reformoj kaj novigo devas esti fortigita, kaj la administra sistemo de la lando devas esti modernigita.

Lastsemajne, la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio anoncis ampleksan proponon por disvolvado de la lando en la venontaj kvin jaroj ekde 2016.

Dum la lunda kunveno estis emfazita la graveco starigi la reton de altnormaj liberkomercaj regionoj, kiuj povas pli bone mobilizi enlandajn kaj internaciajn rimedojn.

La gvida grupo emfazis, ke la merkato devas esti permesita ludi decidan rolon en distribuado de resursoj, kaj la registaro devas ludi pli bonan rolon. Krome, Ĉinio malfermos la sektoron de servoj pli larĝe.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto