Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Novembro 16)

(GMT+08:00) 2015-11-16 17:09:58     Redaktoro:Ma

Saluton, karaj amikoj! Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 16-a de novembro, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke prezidanto Xi emfazis, ke Ĉinio kapablas subteni rapidan ekonomian kreskon; 103 viktimoj de teroristaj atakoj en Parizo estis identigitaj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Dimanĉe en la unua fazo de la 10a Pintkunveno de G20 ĉina prezidanto Xi Jinping faris parolon, dirante, ke la tasko de G20 estas akceli kreskon de la monda ekonomio.

Xi prezentis kvar-punktan proponon: unue, fortigi interŝanĝojn kaj kunordigon de makroekonomia politiko kaj kunigi fortojn de politikoj kaj agoj; due, antaŭenpuŝi reformadon kaj novigon kaj fortigi potencialon de monda ekonomia kresko en mez- kaj long-periodo; trie, konstrui malferman mondan ekonomion kaj stimuli internacian komercon kaj investon; kaj kvare, efektivigi la tagordon de daŭripova disvolvo de 2030 kaj aldoni impulson al la justa kaj inkluziva disvolvo.

Dimanĉe en Antalya, Turkio, ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun rusa prezidento Vladimir Putin.

Xi diris, ke en la lastaj jaroj, Ĉinio kaj Rusio havis striktan kunlaboron en multaj kampoj, antaŭenpuŝis la ampleksan strategian partnerecon inter la du landoj kaj akiris ĝojigajn atingojn. Li esperis, ke Ĉinio kaj Rusio fortigos kunlaboron en la venonta jaro kaj firme defendos la frukton de la Dua Mondmilito kaj la internacian ordon kun Unuiĝintaj Nacioj kiel la kerno.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Rusio subtenas striktan kunlaboron en la kadro de G20. Ĉinio gastigos la pintkkunvenon de G20 en 2016, kaj ĝi esperas konstrui novigan, viglan, interligitan kaj inkluzivan mondan ekonomion kun diversaj flankoj. Ĉinio volas plifortigi kontakton kaj kunlaboron kun Rusio dum gastigo de la pintkunveno por ke G20 ludu pli grandan rolon en akcelado de la monda ekonomia kresko kaj perfektigado de la monda ekonomia regado.

Putin diris, ke Rusio kaj Ĉinio subtenas striktajn interŝanĝojn en diversaj kampoj, kaj la du flankoj devas pozitive profundigi kunlaboron en komerco, energio, nuklea energio, kemia industrio, alttekniko, financo kaj kulturo. Rusio subtenas Ĉinion, la venontan prezidanto-landon de G20, ludi pli grandan rolon por la internacia ekonomia kaj financa kunlaboro.

Franca ĉefministro Manuel Valls dimanĉe anoncis, ke 103 viktimoj de la teroristaj atakoj en Parizo estis identigitaj, kaj progresis enketo pri la atakoj.

Tiutage Valls inspektis laboron de la centro por traktado de krizo en la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj. Poste li diris, ke ankoraŭ 20 ĝis 30 kadavroj devas esti identigitaj. Krom francoj, estis ankaŭ homoj el Britio, Hispanio, Portugalio, Belgio, Svisio, Albanio, Maroko, Tunizio, Ĉilio kaj Meksiko inter la mortintoj.

La saman tagon franca ministro pri internaj aferoj Bernard Cazeneuve diris, ke la atakoj en Parizo estis planitaj eksterlande kaj akiris enlandan subtenon. La franca kaj belga policoj kunlabore enketas pri la atakoj. Tiutage la franca polico publikigis avizon, petante la publikon liveri informojn de suspektata teroristo nomata Abdeslam Salah. Antaŭ tio la belga polico publikigis internacian arestordonon kontraŭ li. La libana prokurorejo konfirmis, ke unu franca teroristo, partopreninta en la atako al la teatro Bataclan, estis identigita. Li estas Ismail Omar Mustafa, naskita en 1985, kaj sep liaj parencoj estas arestitaj de la polico.

La Defenda Ministerio de Francio publikigis avizon dimanĉe nokte, ke en tiu tago la franca aerarmeo atakis kaj detruis du tendarojn de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato en Sirio.

La avizo montris, ke tiunokte la franca aerarmeo trifoje ĵetis entute 20 bombojn sur terenojn okupatajn de la Islama Ŝtato kaj detruis du tendarojn de la grupo. La avizo diris, ke la unua atakita objektivo estis uzata kiel komandejo, trejnejo kaj arsenalo de la grupo en la regiono, kaj la dua objektivo estis tendaro por trejnado.

La Defenda Ministerio de Francio diris, ke la franca aerarmeo sendis 12 militaviadilojn por la operaco, kaj tiuj aviadiloj ekflugis samtempe en Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Jordanio.

Gong Xiaosheng, speciala sendito de Ĉinio al Mez-Oirento, dimanĉe vizitis Unuiĝintajn Arabajn Emirlandojn. Li diris, ke la siria demando devas esti politike solvita kiel eble plej frue.

Gong estis intervjuita de ĉinaj amaskomunikiloj pri la siria demando kaj internacia kunlaboro en la batalo kontraŭ terorismo. Li diris, ke Ĉinio donas grandan atenton al disvolvado de la situacio en Sirio kaj aktive partoprenos plu en la diplomatia klopodo por politika solvado de la siria demando. Li diris, ke Ĉinio opinias, ke unue, la ĉefa tasko devas esti antaŭenigi internacian kunlaboron en la batalo kontraŭ terorismo por kunigi fortojn de la batalo; due, politika solvado de la siria demando estas la sola vojo; kaj trie, mildigo de humanitara krizo toleras nenian prokraston.

Dimanĉe en Antalya, Turkio, en intertempo de la pintkunveno de G20 usona prezidento Barack Obama kaj rusa prezidento Vladimir Putin diskutis pri la siria krizo kaj aliaj problemoj. Ambaŭ opiniis, ke Sirio devas komenci transiran procezon.

Tiutage usona ŝtatoficisto diris, ke Obama kaj Putin diskutis pri la siria konflikto, la krizo en orienta Ukrainio, kaj aliaj problemoj. La ĉefa punkto en la diskuto estis la siria krizo. La du ŝtatestroj opiniis, ke estas necese komenci politikan transiron, kiun la siria popolo gvidas kaj kunhavas. Sabate la dua ministra konferenco pri la siria krizo atingis komunan konsenton pri horaro de la siria politika procezo. La siria registaro kaj la opozicio devas organizi transiran registaron per intertraktado ene de ses monatoj kaj okazigi elektadon ene de 18 monatoj.

Lunde kvar pliaj kadavroj estis trovitaj post granda terlavango, kiu enterigis dekojn da domoj en orienta ĉina provinco Zhejiang. La nombro de mortintoj kreskis ĝis 25, kaj 12 homoj restas malaperintaj.

La terlavango, kiu okazis en profunda nokto vendrede en la vilaĝo Lidong de la distrikto Liandu en la urbo Lishui de Zhejiang-provinco, enterigis 27 domojn en koton kaj rokojn.

La savado estis malhelpita de pluvo komenciĝinta lunde, kiu eble daŭros semajnon laŭ prognozo. Meteologiaj specialistoj avertis ĉirkaŭ 2 300 savantojn sin gardi kontraŭ pluaj danĝeroj.

Kvindek profesiaj psikologoj estis senditaj por doni medicinan helpon al familianoj de la viktimoj.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto